Vitlaboro en familia ekspluatado
-==o==-


Verkis : Laure k. Michel Justafre.
Ili estas unuj el la plej malnovaj gelernantoj de nia aro. Ili ambaŭ  laboris ĉe la Poŝtofico, sed retrovis sian ĝardenon tuj post la emeritotempo. Krom la verda lingvoj, ili klopodas ankaŭ pri verdaj folioj ...


I - La pritondado

Dum la tuta jaro, la vitisto zorgas la vinberujon. La unua laboro estas  la pritondado. Ĝi servas al formado de la rebo kaj la fruktado. Tio-ĉi efektiviĝas dum la monato de februaro, kiam la luno malkreskas. Tiu lasta antaŭzorgo  celas la konservadon de la sarmentoj per kiuj oni faros ĝuplenajn kradkuiraĵojn dum la somero. Tiu laboro fariĝas per ĝardena tondilego. Oni tranĉas la sarmentojn lasante du okulojn el kie ŝpruĉos du novaj sarmentoj. Sur tiu kreskaĵo aperos la floroj kiuj donos la vinberarojn. Oni  devas lasi nur kvin aŭ ses kreskaĵojn sur ĉiu rebo. Samtempe oni lokalizas la plantojn  anstataŭotajn. Tiu laboro estas malfacila kaj dolorigas la dorson kaj la brakojn.

PRITONDADO

II - Zorgado de la vinberujo

Ni estas en marto. La laboro komenciĝas  per plugado : la tero estas aerumita kaj la herboj elradikitaj. Nun necesas purigi la ĉirkaŭojn de ĉiuj vitotronkoj. Tre longa laboro !
“He! Jen aprilo.” La dikaj burĝonoj  eksplodas kaj la etaj folioj aperas. Ĉiun tagon oni vidas kreski la sarmentojn je pluraj centimetroj. Supre malgrandaj ekgrapoloj,  baldaŭ ekfloros por doni uvojn. Nun la vinberujo estas tre fragila kaj malsaniĝema. Necesas prevente flegi. Ni komencas per pulva sulfuro, kiun ni disverŝas sur ĉiujn kreskaĵojn. Poste, ĝis meze de aŭgusto, ni forverŝos po du fojoj monate kaĉon faritan el likva sulfuro kaj kupra sulfato. Dum junio ni parte senburĝonigas la malutilajn branĉojn kaj, super la grapolo, oni tranas la sarmentojn ĉe du foliojn. Rapide la uvoj dikiĝas; aŭguste ili maturiĝas kaj fine de septembro ili pretas por la vinberrikolto.

BURGHONOJ

III -  La Vinberrikolto

La lastan semajnon de septembro alvenas la finatingo de unu jaro de laboro. La beroj saturitaj de suno kaj de sukero estas plukotaj. 
Dum la antaŭa tago mi preparas la necesaĵojn : pritondilojn, serpetojn, sitelojn, kuvegojn kaj ĉefe manĝaĵon, ĉar tiu tago estas labora sed ankaŭ festa. Nun tagiĝas; ni foriras al la vinberejo per kamioneto kiu veturigos la uvojn. Surloke, ĉiu el ni, tenante pritondilon ĉe  unu mano, kaj ĉe la alia sitelon, prenas vicon de vitotrunkoj.....kaj la vinberrikolto komenciĝas. Mane, oni prenas dikan grapolon kaj per pritondilo, oni tranĉas la pedunklon kaj oni metas la uvon en la sitelon. Oni provas lasi neniun uvon ĉar oni ĉirkaŭŝmirus la vizaĝon  de tiu, kiu forgesus ĝin. Kiam la sitelo estas plena, la persono zorganta pri tiu laboro, interŝanĝas ĝin kontraŭ malplena sitelo. Li malplenigas la enhavon en kuvegon por la transporto.
Post tri horoj ĉio estas finita. Nun venas la festeno.....

VINBERUJO

Daŭrigota.....

REVENI

Skribita per Nvu