FLAVA TRAJNETO
-==O==-



Jen alia tektso de niaj geamikoj kaj nelaceblaj verkantoj, Laure kaj Michel Justafre. Ĉi foje, temas pri la fama (almenaŭ loke!) "flava trajneto"  :



La flava trajneto foriras el Villefranche por alveni al Latour de Carol. Ĝi cirkulas sur unutraka kaj metra linio, ricevante elektron per tria relo. La inaŭguro okazis en mil naŭcent dek unu.
Dum la sesdek du kilometroj de la vojo, la tridek unuaj kroĉiĝas al la flankoj de la valo de la rivero Têt. La parto inter Villefranche kaj Bolquère estas la plej pitoreska. Nia trajneto traveturas sian  plej malfacilan parton de la vojo, suprenirante  mil cent sesdek kvin metrojn. La deklivo estas po kvardek ĝis sesdek milimetroj ĉiun metron. Multaj artaĵoj vice venas . La pontoj Séjourné kaj Gisclard estas du rimarkindaj konstruaĵoj.

sejourne


gisclard

Post Mont-Louis la vagonaro  laste strebas por trairi la montopasejon de La Perche kaj kulmini ĉirkaŭ  mil sescent metroj de altitudo ĉe la stacidomo de Bolquère, la plej alta de Fancio.

bolquere

 Poste , ĝi vagas tra Cerdagne dum la lastaj tridek du kilometroj por fini sian itineron en la internacia stacidomo de Latour de Carol kie ĝi kuniĝas sia granda frato “La transpirenea”.


REVENI

Document fait avec Nvu