POEZI-LANDO
-==O==-



Joan Pere Sunyer aniĝis antaŭ kelkaj jaroj. Esperanto ne estas nova sago en sia sagujo: li scias ludi kun la vortoj de multnombraj lingvoj por kantigi ilin tra siaj poemoj. Ĉi foje, li promenas nin ne en la mondo reviga de la kantantaj vortoj , sed tra la historio per rememoroj de juneco :



PACO KAJ MILITPAUZO DE DIO


Kiam mi estis juna viro, mi loĝis en rusiljona vilaĝo kie poste, ankaŭ mia patrino loĝis. Ĝi katalune nomiĝas “Toluges” kaj nun fariĝis ĉirkaŭurbo de “Perpinya”.

Dum la alta mezepoko “Toluges” estis la teatro de gravega historia evento : ĉu vi jam aŭdis pri la proklamo de "la paco kaj militpaŭzo de Dio" ?

La dekunua jarcento estis epoko de senĉesaj militoj dum kiu ĉie regis perforto. Cele al ĉesigo de tiu netolerebla situacio, "Oliba" kiu estis abato de "St Miquel de Cuixà"“ kaj "Sta Maria de Ripol" alkovis asembleon al kiu kunveniĝis kamparanoj kaj altrangaj ekleziuloj.



Okazis la jaron mildudek sep sur la Kampo de Majo ( al "Camp de Maig" ) de "Toluges"  tiu tre gravega kaj memorinda evento.  Oni sentime povas tiel kvalifiki tiun eventon ĉar ĝi okazis ĉi-tie por la unuafoje  en la Katalunaj landoj.  

VERKOJ

Joan Pere verkis multajn poeziojn, oni povas retrovi unujn en sia libro "Instans" :

instans

Li zorgas pri ttt-ejo, http://www.chez.com/jpsunyer/, kies temo estas "ĉu vi havas nomon de arbro ?".
Mi lasas vin serĉi ĉe li la respondon...



REVENI



Document fait avec Nvu