Renkontiĝo en Mosset

 

Okazis en Mosset, vilaĝeto apud Prada, la 8-an kaj la 9-an de novembro 2003, la renkontiĝo kiun ni nomis de " l'estiuet de san Marti" (la somereto de sankta Marteno)

Kunvenis tiel gesamideanoj el niaj regionoj, ili estu el Barcelona, el Tuluzo aŭ eĉ el fora Maljorko ! :-) Kvankam tiu "somereto" estis iom malseketa, la etoso estis tre amika kaj tre ĝoja. Ĝi ebligis konatiĝi inter la grupoj de nia regiono, malfermante tiel la vojon por tiaj venontaj renkontiĝoj.

Ni nin retrovis en Prada je la 10-a, kaj ni ricevis la verdajn steletojn faritajn de nia amiko 'Mon...vidu kiom ili ĝojas, la fratoj Berga, dank'al tiu steleto ;-))

Poste ni iris al la sabata foireto, kie nin atendis nia amiko Joan Pere ; jen li, parolante tiel serioze kun nia sekretario, ke ili preskaŭ lacigus Arnau ;-)

Ni fotis tie la grupon; jen la foto, kiu aperis poste en la loka ĵurnalo :

Fotitaj, ni piediris preter la kanalo de Bohera al la abatejo de Sant Miquel de Cuxa ; agrabla promenado, eĉ se Mon kaj Pep dubas pri la gvidanto ;-)

Antaŭ ol alveni al Sant Miquel, Cristià kaj lia filo provis mortigi David, sur la ŝtono kie oni mortigis malfeliculojn antaŭ multaj jarcentoj, sed ili ne sukcesis (ŝance!)

Malsatantaj, ĉiuj piknikis apud la fontano de Sant Miquel, sub la tilioj kiuj perdis siajn flavajn foliojn; bonan apetiton !

Poste ni ĉiuj ĝuis la tre interesan viziton de la abatejo, gvidatan de la pastro Oleguer :

Jen la kutima poŝtkarto ;-) :

Kaj kantante "som el caballers..." ni revenis piede al Prada...la plej saĝa estas ankoraŭ la plej juna, ĉu ne ? ;-))) :

Poste ni veturis al la loĝejo, en Mosset, kie ni bone kaj sufiĉe vespermanĝis, eĉ se la unuj kontrolas ke la aliaj ne ŝtelu sian panon ;-) :

La dimanĉon matene, sub fajna pluveto, ni sekvis piede nian babileman amikinon Sylvia, vestatan per ĉemizo de Esperanto-France (!), ĝis la vilaĝo de Mosset :

Al Mosset, denove Cristià atakis al David, provante meti sian fingron en lian nazon !!!! ...

...sed la alveno de stranga flavĉapelulo forkurigis ilin :-))

La dimanĉa tagmanĝo estis tre agrabla, tre babilema, kaj ni ĉiuj levis nian glason al la sukceso de nia verda lingvo (rimarku, ke temante pri tosto, iu ajn motivo valoras !)

(ŝajnus, ke David kaj Nani havas la nazon iom ruĝeta, ĉu ne ? ĉu pro frosto, aŭ pro la vermuto ?? ;-)) !! )

Sed bedaŭrinde eĉ la bonaj renkontiĝoj finiĝas (tio estas la montro de "bona renkontiĝo" : ĝi finiĝas tro frue, male al la "malbonaj renkontiĝoj", kies finon oni neniam vidas !). Ni nin retrovos, karaj geamikoj, ne timu ! :

 

Dankon al Sylvia kaj al Mon, kiuj fotis dum la renkontiĝo kaj afable donacis la fotojn !

Christian, 2004.

 

 

Reveni