VAGANTE TRA CONFLENT :
de Prada al Madres...

-==o==-
Verkis : Christian Pinard.
Li malkovris Esperanton en aŭgusto 2001, dank'al sia amiko Dominique Bertand. Kreinto de la grupo, alia hobio lia estas piediradi. Jen lia plej bela sperto...



Mapoj :
    1/50.000° : N°8 "Cerdagne Capcir" ; N°10 "Canigou"
    1/25.000° : 2349-EST "Prades" ;  2349-OUEST "Olette";

Malfacileco :
    En 2 tagoj, kun 13 horoj por iri kun 2100m da suprenirado, 12 h por reveni, tra padoj, vojetoj, herbejoj...

Teknikeco :
    Simpla kompaso utilas, necesas bona sperto pri marŝado.

Rakonto :
Tiun piediradon faris mi antaŭ deko da jaroj, plezurege mi retrovis ĝiajn padojn. Ĝi montras la belecon kaj la buntecon de la pejzaĝoj de nia regiono : forirante el Prada kaj ties mediteraneaj montetoj, oni rapide atingas la altebenaĵojn de Mosset kaj ties somerajn paŝtejojn, kaj poste la pinton de Madres (2469 m), pirenean montaron el la orienta parto. La reveno okazos tra la suda flanko de la monto Coronat (2172 m), super Jujols, Serdinyà kaj Vilafranca de Conflent, valo belega pro ties ruinoj kaj rememoraĵoj.

05.00 _  Foriro el Prades, laŭ la vojo al Catllà; post la gimnazio, oni prenas la vojon al Llugols. Necesigas tiun fruan horon la rapida alveno de la suno kaj de la varmeco sur la ebenaĵo de Balencó : por agrable marŝi, ni bezonas kiel eble plej frue atingi la unuajn arbojn de la arbaro de Cobazet.
Temas tiam pri marŝado sub la steloj, sub aŭgusta ĉielo kie ofte videblas falatajn stelojn.

06.30 _ Post unu horo kaj duono, oni atingas la krucvojon de Montsec (801 m); videblas  ĝis la lago de Vincà, kaj eĉ Perpinjano :
801 : Montsec
Kelkaj leporoj kuras tra la herboj, la blankaj pugoj tiel videblaj kiel la longaj oreloj :-) la birdoj ekkantas la naskiĝantan tagon.


07.30 _ La suno leviĝis antaŭ duonhoro, kaj kie antaŭ deko da jaroj estis nur raraj herboj estas nun nova pinarbaro inter herbejoj. Ekde ĉi tie oni povas vidi la celon de la marŝado, funde de la valoj :

madres 01

Por eviti sekvi la longan vojon serpentantan tra la arboj, la kompaso utilos, ebligante ŝpari unu horo da marŝado :

kompaso

08.30 _ "La gare", tio estas "la stacidomo" (1213 m) estos nia unua paŭzo. Temas pri ruino, kies nomo ligiĝas -laŭ mi- kun la expluatado de la ŝtonminejo de Callau, kie ni estos post kelkaj horoj.

1213 la gare

El tiu minejo oni elfosis talkon, kiun oni preparis poste en uzino de la grafo de Chefdebien, en Prades, por fari pulvoron uzatan por kuraci malsanon de la vinberujoj.

chefdebien

Ni marŝas nun en la arbaroj de la "Domaine de Cobazet", privata arbarego. Sed la padoj ĝin trapasas tute leĝe, do antaŭen. Post du kilometroj, oni atingas la ravinon de la Soulane, kie troveblas, preter la vojeto, fonton bone zorgatan. Ĉaminoj kuras sub la branĉoj de la arbegoj, la ombro estas tre agrabla.

10.30 _ Ni estas nun antaŭ la domego de Cobazet. La granda elektra sonorilo super la domo, la proksimeco de la fundamentoj de la malnova ŝnurego al Mosset, la tute apuda funelego de la ŝtonminejo de Callau supozigas min, ke ĝi estis parto de la industrio de la talko :

cobazet


Al la funelego de Cobazet alvenis la min-trajneto el la stacidomo de Callau (nun rifuĝejo) kun sia talka ŝarĝo. Oni povas vidi, malantaŭ tio, ankaŭ la cisternon de la vaportrajneto.

funelego

Ekde nun, ni sekvos tiun malnovan fervojon (kie videblas nur raraj spuroj de transversaj traboj). Jen kiel aspektis la tiama trajneto :

trajno Chefdebien

Nur mankas "Lucky Luke", ĉu ne ? :-))

Ni marŝas do nun sur tiu fervojeto, kiu baldaŭ, post la montpaŝejo de Torn ("col de Tour", 1560 m) iĝas nova vojo por la expluatado ne plu de la talko, sed nun de la arbaroj.

12.00 _ Ni estas ĉe la rifuĝejo de Callau; komenciĝos tiam la suprenirado al Madres, laŭ du gravaj "etaĝoj" : unue, ĝis la Balmeta, poste ĝis la pinto. La Balmeta estas la lasta altebenaĵo antaŭ la pinto de l' Madres. Tie oni renkontas marmotojn, ĉamarojn,  kaj oni gustumas mirtelojn :-)
Notu la krestojn kuniĝantajn por krei rondvalon, kvazaŭ remparojn por protekti tiun pirenean paradizon :

balmette

Ĝi montras perfekte la naskiĝon de la torento de la Castellana : la lastaj neĝoj akviĝas, la akvoj kuniĝas en etaj riveretoj ĝis iĝi grumblanta torento.

balmette 2

17.00 _ La pinto Madres, fine. Ŝafisto kun ties bestoj salutas nin, la hundoj bojas ĉirkaŭante la ŝafojn. Antaŭ ni, la altebenaĵo de Capcir, la dig-lago de Matemala.

capcir

Ni lasos nun la valon de Mosset, la altebenaĵon de Capcir, por iri super la lagojn de Noedes, kie situas la rifuĝejo. Temas pri pado sur la krutaj krestoj, kie oni devas ege zorge paŝi.


17.30 _ Jen la du unuaj lagoj de Noedes, "el Gorg Estelat " (la stelplena lageto, la granda) kaj "el Gorg Blau" (la blua lageto, la malgranda).



La tria lageto, "el Gorg Negre" (la nigra lageto) kuŝas piede de la rifuĝejo; la vento, forte blovanta, aperigas en ĝiaj akvoj nigrajn strangajn formojn :  vizaĝojn, monstrojn... eble tiel naskiĝis la rakontoj pri la drakoj ?
Malantaŭ la lageto, la monto Coronat, kies flankon ni trapasos morgaŭ, kaj funde, ĉu mi bezonas prezenti la reĝon Canigò ?



18.00 _ Jam tempas por prepari la vespermanĝon kaj la dormadon. La kriegoj de la vento malebligos kvietajn sonĝojn, ĉi nokte... Serĉi lignon por la fajro, akvon al la apuda "Font de la Perdiu" (fonto de la perdriko), okupas la lastajn horojn de la tago. Baldaŭ la laceco de la tago forgesigos la bruon de la ventego...
____________
| DUA TAGO  |

Reveni al indekso


Skribita per Nvu