Pri la fero en "Conflent"

Laboro de la grupo dum la jaroj 2011-2012.

Tradicia industrio

La forĝejo estis establaĵo kie, el la minaĵo, oni ekstraktis la feron kaj kie oni prilaboris ĝin. La forĝejoj kutime situis apude de lokoj kie troviĝas la necesaj elementoj por la procedo. Tiu estas fer erco, vastaj arbaroj por provizi la lignokarbon kaj riveroj kiuj produktis la hidraŭlikan energion kiu ekmovis la dikan, pezan baskulmartelegon pere de kiu oni forĝis la metalon.

La siderurgia metodo nomata "procedo laŭ kataluna forĝejo" karakteris iĝenian sistemon por enblovi aeron en la fornon kie oni fandis kaj reduktis la ercon. Malsimile al la balgoj kiun aliloke oni uzis, en la kataluna forĝejo, apud la forno, staris aranĝaĵo katalune nomata "trompa" kiu, per akvo falo generis kaj injektis regulan kaj konstantan aerfluon kiu, faciligis la brulon kaj koncekvence, kreskigis la kvanton da metalo.

Adaptita k. Tradukita el : Atles d'història de Catalunya,Victor Hurtado, Jesús Mestre, Toni Miserachs; edicions 62/El Punt; Barcelona 1998.

(Verkis Joan Pere Sunyer)

trompa
                           martinet

La altforno de RIA

1823 - Sinjoro Bernadac,fandejmastro, establiĝas en Ria. 

1826 - La forĝejo ekfuncias.

1830 - Sinjoro Remy Jacomy, industriisto en Prades aĉetas la forĝejon de Ria. Sinjoro Jacomy elektas la fornegon prefere al la kataluna forĝejo por produkti grandkvanton de metalo. La minaĵo el « Canigou » kun ties forta enteno en feron, ebligas konkuri la Svedan ŝtalon importatan. Ĉar la industrio bezonos ankoraù longtempe ferojn kaj ŝtalojn por la armado kaj la fervoja konstruado
  1. Rajtigo konstrui kvar altfornojn, nur du estos finitaj.

  2. 1863 La societo Holtzer-Dorian prenas la direkcion. Sinjoro Jacob Holtzer iĝas fandejmastro.

Poste unua ĉesigo en 1929, rekomenco en 1939, poste de 1944 ĝis 1954. La alt forno de Ria estis la lasta perligna forno en Francio .Unu altforno produktis inter 9 ĝis 12 tunojn en kvar fandadoj. La ellaborado de Ria estas trifoje supera al tiu de la konkurencantoj, la longa vivdaùro de la altforno de Ria.

(Fontas el " Revue d’Ille et d’ailleurs M. TOSTI") 

(verkis ge-soj laure k. Michel Justafre)

uzino


Transporto de la minaĵo de la canigo


Vojoj estis malfacilaj kaj minaĵo(kelkefoje 40 kiloj) estis antaŭ ĉio metita en korboj kaj transportita surdorse de homoj kaj virinoj! Ankaŭ oni utiligis ĉarumoj kaj muloj (ŝarĝita de 120 kiloj) . La transporto estis modernigita per la kreaĵo de stretaj trakoj per fervojoj. Pli poste,oni alligis unu malplenan vagoneton al la malalta ekstremo de unu klina ebeno kaj unu plenan vagoneton al la alta ekstremo de unu ŝnurego kio volvigis cirkaŭ de unu vinco.Senmotore la plena vagoneto descendis kaj la malplena resupreniris. Sed la inventaĵo de dikaj alt fornoj kaj la ekspluado de la minaĵo de Lorraine (malplikosta) kaŭzis la fermadon de la minoj (Valmanya 1931) kaj la forlason de tiu transporto.

(verkis Maurice André)

   


Perakva lifto (aŭ hidraŭlika lifto) de la altfornoj de RIA


La perakva lifto situas en aparta konstruaĵo apud la altfornoj de Ria.

La funkciado estas simpla :

Tuj post kiam la plato (c) ricevas sian ŝarĝon de minaĵo en vagoneto, oni malfermas la kluzpordeton (D) por ke la akvo plenigas la kuvon (B). Kiam la rezervujo pleniĝas, ĝi descendas lante al la fondo de la puto tial la ŝarĝon (C) supreniras ĝis la supra nivelo (H).

Kiam la kuvo atingas la fondon (Y) oni ŝutas la ŝarĝon de minaĵo en la faŭkon de la altforno, poste oni malfermas la valvon (b) por ke la akvo de la reservujo elverŝiĝas en la tubon (F) por malsuprenigi la malplenan vagoneton ĝis la malsupra nivelo (I).

Tiu ŝpariga procedo ripetiĝas tiom da fojoj kiom bezono.


(verkis ge-soj laure k. Michel Justafre)

reveni