Partopreni en la kursoj :

La kursoj estas senpagaj. Ili konsistas el iniciado al esperanto ; ankaŭ, ili ebligas al ĉiu praktiki la lingvon. Ni estas deko da lernantoj, ĉiuj novbakitaj esperantistoj, kaj ni interparolas pri diversaj temoj. Ni partoprenas kune al diversaj eventoj apud nia regiono : renkontiĝoj, staĝoj... La kursoj okazas ĉiun ĵaŭdon, ĉe la loka asocio "Mosaique", je la 20.30 : ne hezitu viziti nin !

/!\ LA KURSOJ REKOMENCOS EN SEPTEMBRO 2012 /!\



Partopreni en la venontaj eventoj :

Okazas ofte renkontiĝo apude. Por pli da informoj pri tiuj eventoj, mi konsilas al vi konsulti la kalendaron de la dissendolisto de Pireneoj :

http://fr.groups.yahoo.com/group/Pireneoj/

aŭ la tttejo de Kataluna Esperanto Asocio :

http://www.esperanto-ct.org/



Ni jam partoprenis en ... :

Dum septembro 2002, okazis la prelego pri Esperanto antaŭ la pradana asocio ALEC, kun 18 partoprenantoj. Du el ili aliĝis al nia grupo :-)

Dum aprilo 2003, je la Paska finsemajno,ni partoprenis en la kongreso de SAT-Amikaro en Cap-d'Agde (Francujo, apud Montpellier)( vidu tien la artikoleton, kiun mi verkis por Kataluna ESperantisto ).

Ni jam partoprenis en la kongreso de Francaj Fervojistoj Esperanta Asocio, en Port-Vendres, dum marto 2002, en la tria amika finsemajno en Campagnan (apud Montpellier . vidu tien la foton) kaj nia amiko Yannick, el urbo de Perpignan, partoprenis en la UK en Fortaleza !

Vidu nian paĝon pri la 6-a renkontiĝo de E.M.A en Valmanya dum julio 2002 !

Jen la fota raporteto pri la renkontiĝo de Mosset, la 9-an de novembro 2003 !


reveni