Suprenirado al monto "Canigo"

Dum la dimanĉo 11-a de majo 2003, mi supreniris la monton "Canigo" (prononcu [kanigo]: mi skribas kaj transskribas la nomojn de la lokoj laŭ ilia kataluna skribo kaj prononco, kiu estas la plej malnova ; la francaj nomoj aperis nur antaŭ unu jarcento ), ĉar kaj miaj esperantistaj geamikoj el Barcelona kaj miaj gekuzoj planas fari la samon post kelkaj semajnoj (precize, dum Ĉiel-irado :-) !!). Mi do faris esploron de la vojo, ĉar ni deziris supreniri per la vojo de la 'Roc Mosquit' ([rok muskit], t.e. "pinto de la kulo" !), malfacila vojo sed belega kaj sovaĝa.

Mi foriris el vilaĝo Taurinya [torinja], 583 m. altitude alta, je la oka. Rapide, mi atingas la padon . La vilaĝo estas tute apude de la montaro, sed iom post iom ni vidos aperi la tutan regionon....

Post duonhoro da marŝado, mi atingas la altecon je 800 m., kaj mi jam vidas belan pejzaĝon : sube, jen la vilaĝo Taurinya, kaj funde de la valo la sonorilturo de Sant Miquel de Cuxa (sankto mikelo el Cuxa [san mikel de kuŝa]) :

Estas nun la naŭa kaj kvarono, kaj mi trovis tiun belan vidpunkton, je la altitudo 1000 m.

Okcidente ĝis Oriente, jen la altebenaĵo Cerdanya [serdanja], fonde la montoj Carlit [karlit] kaj Madres [madres], la vilaĝoj Taurinya [torinja], Sirach [sirak], la urbo Prada [prade], la vilaĝo Villerach [vi'jerak]. (vi jam rimarkis, ke la fotoj ne koincidis perfekte, ĉu ne ?) :-)) !! )...

Mi atingas "Las Llasseras"[las jaseras], tiun grupeton da dometoj de paŝtistoj, je la deka. La altitudo estas nun 1365 m precize. Tio estas la unua parto de mia suprenirado.

Katalune, oni nomas tiujn dometojn "orris" [oris]; ili estas faritaj el ŝtonoj, sen neniu cemento : nur ŝtonoj, lerte pozataj la unuj sur la aliaj : unu el tiuj dometoj aperas sur tiu foto, ĉu vi vidas gin ? :-) Ĝi estas longa je 20m. !!

Tie mi paŭzas dum kelkaj minutoj, rigardante la monton Canigou :

La vojo estas ankoraŭ longa antaŭ ol trafi la pinto....

....sed la marŝanto estas preskaŭ juna :

Post tiu agrabla paŭzo, manĝinte unu pomon kaj ĉokoladon, mi ekmarŝis denove ; eble mi tro longe paŭzis, ĉar miaj kruroj dolorigas min :-((

Mi devas nun fari la duan parton de la suprenirado, de "Las Llasseres" ĝis la "Roc Mosquit". Mi ne plu vidos la sunon dum kelkaj momentoj, ĉar mi marŝos nun sub granda arbaro de pinoj, ege maljunaj kaj dikegaj. Mi konstatas, ke pro la neĝado de la pasinta vintro, kelkaj el tiuj arbegoj falis :

Por marki la padon, oni metas preter ĝi amasetojn da ŝtonoj : france, oni nomas ilin "cairn" [kern] ; ili permesas vidi la padon, eĉ kiam ĝi ne estas bone videbla ; ĉu tio estas kutime ankaŭ ĉe vi ?

Vidu tiun maljunan pinon : ĉu ĝi ne estus la praavo de tiu arbaro ? Kiom da jarcentoj ĝi jam konis, kiom da "homarero" kiel mi ĝi vidis preterpasi...

La suprenirado estas malfacila pro la deklivo : estas kvazaŭ se oni suprenirus ŝtuparon dum unu horo !!!! Subite, dum mi pisis (pardonu la detalon ! :-)) ), mi vidas ĉamon ! Ĝi flaras min, ĝi rigardadas min, sed ĝi ne forkuras...Male, ĝi metas siajn du antaŭajn piedojn sur ŝtonegon, kaj ... ankaŭ ĝi pisas !! Ŝajnas, ke en la naturo, homoj kaj bestoj spertas la saman bezonon dum la sama momento !! Pisinte, ĝi rapide eksaltas, kvazaŭ ĝiaj kruroj estus risortoj : kia vigleco, kia lerteco ! Post kelkaj saltoj, ĝi ne plu estas videbla, nur mi aŭdas la faladon de ŝtonetoj sub ĝiaj paŝoj... Adiaŭ, reĝido de la akraj pintoj !

Fine, je la dekunua kaj dudek minutoj, mi alvenas al piedo de la "Roc Mosquit" (1901m.) ; oni havas belan vidpunkton, ankaŭ tie ; la foto estas tro malbona por tio, sed oni vidas ĝis la maro Méditerranée [mediterane], kiu situas je 60 km.

Mi paŭzetas denove, (ne plu pomon sed bananon, nun mi manĝas :-) ) antaŭ ol ataki la trian parton de mia marŝado tiun, kiu kondukos min ĝis la "Ras des Cortalets"[ras de kortalets]. La vojo estas nun pli facila, deklivoj kaj ebenoj alternas, sed mi havas ses kilometrojn marŝotajn. Do, antaŭen !

Jen fine la Reĝo, Lia Moŝto Canigou :

Surgenuen, malrespektuloj : ne rigardu la konsekritan monton de la Katalunoj mole sidantaj sur viaj seĝoj ;-) !!! Neniam diru , ke vi venkis Lin : ĉiun jaron, kelkaj malrespektemaj turistoj mortas tie... Li estas terura reĝo, ĉiu devas rigardi Lin respekte kaj timeme ! (Se iu el vi opinias, ke mi freneziĝas, ke li bonvolu alvoki la flegistinon por la injekcio :-))) !! )

Mi atingas la "Ras des Cortalets" ([ras de kortalets],t.e. "ebenaĵeto de la mont'dometoj) ( 2050m.) je la duono post tagmezo. Sidante antaŭ tiun belan pejzaĝon, mi manĝetas. Fine, post duonhoro, mi atingas la rifuĝejon "Cortalets" [kortalets]:

Malbonaj nubaĉoj malkvietigas min : ĉu la pluvego alvenus ? Des pli, la neĝo ankoraŭ ĉeestas tie, kaj tio malebligas iri ĝis la pinto. Do, mi iras foti la lageton ; tiel, mi diros al vi rapide la legendon de tiu monto :

En tiu lageto, "L'estanyol"[l'estanjol], kiu reflektas la monton Canigou, antaŭ multaj jaroj, vivis drako ! La historio diras, ke dum la jaro 1285, la reĝo de Katalunio Petro la Dua, supreniris por la unua fojo tiun monton. Li venis kun du kavaliroj, sed pro lacego ĉi-tiuj ne sukcesis alveni tien. Kiam la reĝo alvenis antaŭ la lageto, li batalis tut'sola kontraŭ la drako, kiu gardis la pinton. Li venkis ĝin ; poste, li supreniris ĝis la pinto.

Tiu rakonto de la monaĥo Fra Salimbena, estas konata kiel la unua rakonto pri alpismo.

Sed por mi, la suprenirado estas finita : jam la nuboj kovras la akran pinton. Estas por mi tempo de la reveno, se mi ne volas dormi tie pro la pluvego :

Vi ne vidos fotojn de mia malsuprenirado, ĉar mia retkamerao enhavas nur dudek fotojn :-(

Mi rapide marŝis, ĉar la vetero malboniĝis pli kaj pli rapide. Mi estis en la rifuĝejo de "Balatg" [balaĉ] je la dekkvara kaj duono. Post unu horo mi preterpasis "Mas l'Artillur" [mas l'artijo]. Finfine mi revenis al mia aŭto en Taurinya je la deksesa kaj kvardek minutoj precize :-).

Tamen, mi devas konfesi al vi, ke ĉirkaŭ la rifuĝo "Cortalets", la monto aspektas terure malbela : la vojo alvenas tie, kaj do oni renkontas fumantajn aŭtojn, bruemajn familiojn kun iliajn hundojn, kaj ĉefe rubojn, rubojn kaj rubojn senfine... :-(((( Kia afliktinda vido !!! Sed ne forgesu, ke dum la suprenirado kaj la malsuprenirado, oni marŝas tra pado, sovaĝa, pura, oni renkontas pli da bestoj ol da homoj, kaj la pejzaĝo estas belega dum la tuta marŝado !

Sur tiu bildo, vi povas vidi la sekvatan vojon (nigrigitan): [A] estas mia urbo Prada,el kie mi foriris aŭte por iri ĝis [E] la vilaĝo Taurinya, nevidebla ĉar malantaŭ la monteto ; [B] estas "Las Llasseras", [C] estas el "Roc Mosquit", [D] el "Ras dels Cortalets"

Se iam iu el vi venos tie, mi kondukus vin volonte tra mia montaro :-)

"Tie vi povos legi la duan parton, "Ĝis la pinto..", kiam mi supreniris kun grupo el Barcelono !

 

Reveni.